Saltu al enhavo

La nuit américaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La nuit américaine
filmo
Originala titolo La Nuit américaine
Originala lingvo franca lingvo  angla lingvo
Kina aperdato 15 maj. 1973, 24 maj. 1973, 5 sep. 1973, 7 sep. 1973, 14 sep. 1973, 21 sep. 1973, 27 sep. 1973, 3 okt. 1973, 1973
Ĝenro drama filmo, tragikomedio
Kameraado Pierre-William Glenn
Reĝisoro(j) François Truffaut
Produktisto(j) Marcel Berbert  François Truffaut
Scenaro François Truffaut  Suzanne Schiffman  Jean-Louis Richard
Loko de rakonto Nico
Muziko de Georges Delerue
Rolantoj Niké Arrighi  Jacqueline Bisset  Jean-Pierre Léaud  Jean-Pierre Aumont  Valentina Cortese  François Truffaut  Nathalie Baye  David Markham  Dani  Alexandra Stewart  Jean Champion  Bernard Menez  Graham Greene  Claude Miller  Jean-François Stévenin  Maurice Séveno  Xavier Saint-Macary  Georges Delerue  Pierre Zucca  Martine Barraqué
Honorigoj Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo
IMDb
vdr

La amerika nokto (La nuit américaine) estas franca filmo de 1973, reĝisorita kaj protagonistigita de François Truffaut, kun Jacqueline Bisset kaj Jean-Pierre Léaud en la ĉefaj roloj. La historio rakontas la malfacilojn de kinreĝisoro dum la filmado de filmo. Tiu ricevas sian titolon de la samnoma kintekniko, kiu konsistas en la aplikado de malheliga filtro sur la lenso de kamerao kiu ŝajnigas, ke oni filmas nokte.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En kinstudio de Nico, oni preparas la filmadon de Je Vous Présente Paméla, melodramo plenplena je oftaj aferoj. La geaktoroj estas Alexandre (Jean-Pierre Aumont) kaj Séverine (Valentina Cortese), kaj steluloj, Alphonse (Jean-Pierre Léaud), juna kaj temperamentema, kaj brita aktorino, Julie Baker (Jacqueline Bisset).

Interplektitaj en la scenaro aperas situacioj kaj konfliktoj de la vivo de la geaktoroj kaj de la teknika teamo: Julie Baker, nestabila pro nervokrizo kaj edzino de kuracisto multe pli aĝa ol ŝi estas; Alphonse, kiu minacas abandoni la filmadon kiam lia fianĉino lasas lin por unu de la teknikistoj; Alexandre, veterana, tre profesia en scenoj, sed nervoza kaj senpacienca por iri serĉi iun al la flughaveno; la veterana stelulino Séverine, kiu havas problemojn pro alkoholo kaj forgesas siajn dialogojn (en memorinda sceno de la filmo ŝi eraras je pordo kelkajn fojojn en du minutoj).

La filmadlaboro montriĝas pere de scenoj inter teknikistoj kaj la reĝisoro Ferrand (François Truffaut), kiuj laboras intense por povi liveri la filmon en la esperata limdato.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]