La pasión turca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La pasión turca
filmo
Originala titolo La pasión turca
Originala lingvo hispana lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 1994
Ĝenro filma dramo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Vicente Aranda
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Vicente Aranda • Antonio Gala
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Turkio
Muziko de José Nieto
Rolantoj Ana Belén • Georges Corraface • Sílvia Munt • Loles León • Laura Mañá • Jordi Dauder • Claude Brosset • Ramon Madaula • Patrick Guillemin • Helio Pedregal • Güzin Özipek • Rasim Öztekin • Selçuk Uluergüven
IMDb
vdr

La pasión turca (La turka pasio) estas filmo reĝisorita kaj adaptita de Vicente Aranda kaj stelulita de Ana Belén, bazita sur la samnoma romano de Antonio Gala, eldonita de Planeta. En ĝi elstaris la originala muziko komponita de José Nieto, kiu ricevis la Goja-premion al la plej bona filmomuziko. La pasión turca estis ege sukcesa ĉe publiko, ĝi havis ĉirkaŭ 1 240 000 spektantojn, kaj enspezis totalon de 3 777 123,14 eŭroj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Desideria (Ana Belén), estas tridekjarulino kiu turismas kun amikoj kaj kun edzo en Turkion. Ŝia geedzeco estas tro konvencia, kaj ŝi ĉiam sopiris por pli aventura vivo. Tie Desi enamiĝis pasiege de Yamam (George Corraface), la turisma gvidisto de la grupo en kiu veturis ŝi. Desi, pasiege, serĉas en Yamam sian elaĉeton kaj supervivadon, ĝis la punkto ke ŝi abandonas ĉion en Hispanio por reveni al Turkio kaj kunvivi kun li. Tamen la pasia rilato kaj vivo de Desi kun Yaman iĝos turmenta. Li ne kunhavas la samajn sentojn por Desi kaj ankaŭ ne la samajn interesojn kaj vivmanierojn. Desi suferas prie kaj pro la manko de alkutimiĝo al la turka vivmaniero.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu ĉi filmo estis unu el ĉefaj kinsukcesoj de Ana Belén, kiu ludas tre malfacilan rolon, pro kio ŝi ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn.
  • Estis onidiroj, ke iu virino en Ilerdo estis la vera inspiro por la romano de Antonio Gala. Tio rezultis en diversaj polemikoj.
  • Al Antonio Gala ne plaĉis kelkaj scenoj de la filmo, li ankaŭ ne laboris por la filmo kaj malkonsentis pri la fino, kiu estas tute diferenca disde tiu de la romano. Ja oni filmis ankaŭ la finon de Antonio Gala, sed tiuj kiuj opiniis prie preferis la finon de Vicente Aranda.
  • La filmo enhavas grandan erotikan enhavon kaj kurioze en kelkaj tiaj scenoj la lito montriĝas vertikale, ofta stranĝaĵo en la kino de Vicente Aranda.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La pasión turca en la hispana Vikipedio.