La primera comunión (Picasso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La primera comunión (La unua komunio) estas unu de la plej fruaj pentraĵoj de la hispana pentristo Pablo Picasso, farita kiam li estis apenaŭ 15-jaraĝa. Ĝi estis pentrita en 1896, uzante la teknikon de oleo surtola kaj havas grandon de 166 cm alte por 118 cm larĝe.[1] Aktuale ĝi estas ekspoziciata en la Museu Picasso de Barcelono.[2]

En tiu pentraĵo montriĝas infanino tute vestita je blanko kiel por la unua komunio, surgenuiĝinta antaŭ altaro, leganta meslibron. Picasso elstarigas tiun figuron kontrastante ruĝajn kaj malhelajn kolorojn de la apudaj gepatroj (plej verŝajne liaj gepatroj mem) kaj de la fono kun la blankeco de la vestaĵo de la knabino, kio aperas ankaŭ en la altartuko kaj en la vestaĵo de la mes-knabo. Temas pri la unua pentraĵo de Picasso kiu estis ekspoziciata publike.​[3]

Picasso per realisma stilo pentris ankaŭ Ciencia y caridad, sed poste en Parizo evoluis al plej modernaj tendencoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. FIRST COMMUNION Alirita la 26an de Februaro 2022.
  2. «La primera comunión, 1895». Online Picasso Project (en angla).
  3. PABLO RUÍZ PICASSO - 1881-1973 Alirita la 26an de Februaro 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]