Museu Picasso
Museu Picasso | ||||
---|---|---|---|---|
Museu Picasso | ||||
muzeo | ||||
Lando | Hispanio | |||
Regiono | Katalunio | |||
Situo | Malnova Urbo de Barcelono | |||
Urbo | Barcelono | |||
Adreso | Carrer de Montcada | |||
Situanta sur | Carrer de Montcada | |||
Estiĝo | 1963 | |||
Malfermo | 9-a de marto 1963 | |||
Direktoro | Emmanuel Guigon | |||
Koordinatoj | 41° 23′ 7″ N, 2° 10′ 51″ O (mapo)41.3852162.180893Koordinatoj: 41° 23′ 7″ N, 2° 10′ 51″ O (mapo) | |||
| ||||
Jaraj vizitantoj: | 1 045 837 (2010) | |||
Retpaĝo | www.museupicasso.bcn.cat | |||
Museu Picasso (katalune: [muˈzɛw piˈkasu] por Picasso-Muzeo), en Barcelono, Katalunujo, Hispanujo, enhavas unu el la plej ampleksaj kolektoj de artaĵoj de la hispana artisto Pablo Picasso de la 20-a jarcento. Kun 4251 verkoj de la pentristo, ĝi estas unu el la plej kompletaj kolektoj de verkoj.
Malfermita al la publiko la 9-an de marto 1963, ĝi estis la unua muzeo dediĉita al la verkaro de Picasso kaj la sola kreita dum la vivo de la artisto. En 2005 la kataluna registaro deklaris ĝin nacia heredaĵo.
Inter la ĉefaj eksponaĵoj estas du el liaj ĉefaj verkoj: La primera comunión (La Unua Komunio) (1896) kaj Ciencia y caridad (Scienco kaj Karitato) (1897). La muzeo lumigas la ligojn de Picasso kun la urbo Barcelono, rilato kiu formiĝis dum lia junaĝo kaj plenaĝeco kaj daŭris ĝis lia morto.