Museu Picasso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Museu Picasso
Museu Picasso
arta muzeo
Lando  Hispanio
Regiono Katalunio
Situo Malnova Urbo de Barcelono
Urbo Barcelono
Adreso Carrer de Montcada
Situanta sur Carrer de Montcada
Estiĝo 1963
Malfermo 9-a de marto 1963
Direktoro Emmanuel Guigon
Koordinatoj 41° 23′ 7″ N, 2° 10′ 51″ O (mapo)41.3852162.180893Koordinatoj: 41° 23′ 7″ N, 2° 10′ 51″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Barcelono

Museu Picasso (Barcelono)
Museu Picasso (Barcelono)
DEC
Map
Museu Picasso
Jaraj vizitantoj: 1 045 837 (2010)
Retpaĝo www.museupicasso.bcn.cat
vdr

Museu Picasso (katalune: [muˈzɛw piˈkasu] por Picasso-Muzeo), en Barcelono, Katalunujo, Hispanujo, enhavas unu el la plej ampleksaj kolektoj de artaĵoj de la hispana artisto Pablo Picasso de la 20-a jarcento. Kun 4251 verkoj de la pentristo, ĝi estas unu el la plej kompletaj kolektoj de verkoj.

Malfermita al la publiko la 9-an de marto 1963, ĝi estis la unua muzeo dediĉita al la verkaro de Picasso kaj la sola kreita dum la vivo de la artisto. En 2005 la kataluna registaro deklaris ĝin nacia heredaĵo.

Inter la ĉefaj eksponaĵoj estas du el liaj ĉefaj verkoj: La primera comunión (La Unua Komunio) (1896) kaj Ciencia y caridad (Scienco kaj Karitato) (1897). La muzeo lumigas la ligojn de Picasso kun la urbo Barcelono, rilato kiu formiĝis dum lia junaĝo kaj plenaĝeco kaj daŭris ĝis lia morto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]