La profetitaj elementoj de Mendelejev

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dmitrij Mendelejev profetis dum 1870 ekziston, kalkulis atomajn masojn kaj priskribis ecojn de tri elementoj tiutempe ankoraŭ neeltrovitaj — «ekaaluminio» (eltrovita dum 1875, nomita galiumo), «ekaboro» (eltrovita dum 1879 kaj nomita skandio) kaj «ekasiciliumo» (eltrovita dum 1885 kaj nomita germaniumo). Poste li profetis ekziston de ok pliaj kemiaj elementoj, inter kiuj estas «dviteluro» — polonio (eltrovita dum 1878), «ekajodo» — astato (eltrovita dum 1942—1943), «dvimangano» — teknecio (eltrovita dum 1937), «ekacezio» — franciumo (eltrovita dum 1939).