La punta del iceberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La punta del iceberg
filmo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2016
Ĝenro suspensa filmo
Kameraado Juan Carlos Gómez
Reĝisoro(j) David Cánovas
Produktisto(j) Gerardo Herrero
Scenaro David Cánovas
Rolantoj Maribel Verdú • Álex García Fernández • Bárbara Goenaga • Fernando Cayo • Carmelo Gómez • Ginés García Millán • Paola Bontempi
IMDb
vdr

La punta del iceberg (La pinto de la glacimonto) estas hispana filmo de 2016 reĝisorita de David Cánovas, pri scenaro bazita sur la samnoma teatraĵo de la kanaria dramaturgo Antonio Tabares,[1] kun ĉefroluloj Maribel Verdú kaj Carmelo Gómez.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Granda plurnacia entrepreno suferas tragedion pro memmortigo de tri dungitoj. Sofía Cuevas (Maribel Verdú), altranga postenulo de la kompanio, devas zorgi pri la farado de interna raporto kiu klopodu al klarigo de la stranga okazaĵo. En siaj renkontoj kun la laboristoj ŝi malkovras misuzojn de povo, kaŝitajn mensogojn kaj malsanan laboran etoson. La komenco de la esploro temis pri vere la pinto de la glacimonto, sed malsupre estas enorma kvanto de subpremado kaj maljusteco.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Maribel Verdú kiel Sofía Cuevas.
  • Carmelo Gómez kiel Alejandro García.
  • Fernando Cayo kiel Carlos Fresno.
  • Bárbara Goenaga kiel Gabriela Benassar.
  • Jesús Castejón kiel Carmelo Luis.
  • Carlo D'Ursi kiel Enzo Martelli.
  • Juan Fernández kiel Ángel Torres.
  • Álex García kiel Jaime Salas.
  • Jorge Calvo kiel Víctor Santamaría.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «'La punta de iceberg': Promesas a tener en cuenta». La Opinión. 5a de majo 2016. Konsultita la 4an de oktobro 2019.
  2. «La punta del iceberg». ABC. Konsultita la 4an de oktobro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La punta del iceberg en la hispana Vikipedio.