La rajto je pigro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La rajto de pigro)
Rajto de Pigro
Aŭtoro Paul Lafargue
Eldonjaro 1978
Urbo Laroque Timbaut
Eldoninto La Juna Penso
Paĝoj 35
vdr

La rajto je pigro (france, Le droit à la paresse) estas broŝuro verkita de franca marksismano Paul Lafargue en prizono en 1883. Lafargue kontraŭas la "rajton je laboro" kaj proponas, per teĥnikaj kaj socirevoluciaj metodoj uzi la plusvaloron, por ke ĉiuj homoj laboru multe malpli (ĝis po 3 horojn tage) kaj ĝuu la vivajn plezurojn.

Perspektivigo[redakti | redakti fonton]

Kiam Robert Owen petis komence de la 19-a jarcento, ke oni limigu la tagan deĵortempon je ... 12 horoj, li estis kulpigita esti utopiulo, kaj la superaj klasoj kaj oficiala tiama scienco kvalifikis tiun proponon kiel "ateisma(n) krimo(n) kontraŭ la sankta valoro de l'laboro". Nun en Eŭropo la deĵortempo semajna estas inter 35 kaj 40 horoj, sed spertuloj kalkulis, ke konsiderante la altiĝon de produktiveco, se estus organizita ties partigo, la labortempo povus estis por ĉiu po 2 horoj tage (Lafargue revis pri 3).

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En la eldono de MAS (vidu sube) oni indikas jenon:

  • Antaŭparolo
  • 1.- Ruiniga dogmo
  • 2. Benoj al laboro
  • 3.- Kio sekvas la superproduktadon
  • 4.- Por nova ario, nova kanzono
  • Aldonaĵo

Kaj sekvas Redaktaj notoj pri Lafargo mem, pri la reeldono, pri la literumaj ŝanĝoj faritaj al la dekomenca eldono de 1994 (kvin paĝoj), kaj pri diversaj teknikaj klarigoj. Sekvas 22 paĝa katalogo de la eldonoj de MAS: 251 verkoj el kiuj La rajto je pigro estas lalasta, nome 251a.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rajto je pigro. Paul Lafargue. Kribo. Broŝurservo de SAT, 1994. 35 paĝoj
  • La rajto je pigro. Paŭlo Lafargo (Paul Lafergue). Monda Asembleo Socia (MAS) kaj SAT, 2020, 92 pp., inkludante katalogon de MAS. ISBN = 978-2-36960-238-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]