La romano de Ida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La romano de Ida (hungare : Ida regénye) estas verko de Géza Gárdonyi pri dolĉamara amo unue eldonita en 1924.

Agado de la romano[redakti | redakti fonton]

Unua parto[redakti | redakti fonton]

Budapeŝto antaŭ la unua mondmilito. BALOGH Csaba mezbienul-devena fraŭlo, ambicia pentristo, kiu sonĝadas pri famo, sed provizore estas nur ĵurnalisto. Ties planojn tute returnadas la alŝuldado de sia bofrato, kiu danĝeras ankaŭ la estontecon de sia fratino, la bienon kaj domon de la familio. Tiam ekbrilas esperradio: en anonceto sinjoro, laŭnome Ó Péter serĉas edzon por sia filino kun doto je tricent mil kronoj. Csaba unue estas malkonfidema, sed poste tamen aliĝos al la anonco.

Dua parto[redakti | redakti fonton]

Ida estas unusola filino de vinkomercisto Ó Péter, post la morto de sia patrino plenkreskiĝis en monaĥinejo. Sia patro vizitas ŝin jare nur unufoje, kaj neniam portas ŝin hejmen. Sed la juna fraŭlino sonĝadas pri amo, geedzeco, ĝuste pro tio ŝin atingas kiel fulmofrapo, ke la patro deziras, ke ŝi restu plu en la monaĥinejo. Ida unue laboras kiel instruistino inter la monaĥinoj, sed fine ŝi devas forlasi la lernejon, kiam ŝi prenas sub sia protekto iun lernantinon, kiu ricevis malpermesitan amleteron.

Kiam Ida alvenas hejme, malrapidete ŝi malkovras, ke la patro vivas tre frivolan vivon, faras grandajn diboĉadojn, kaj ofte ŝanĝadas siajn amatinojn. La filinon tre faras malfeliĉa, ke ankaŭ ŝia infaneca ludantino, aktorinstudento Nóra, volas akiri la sinjoron. Ankaŭ por la patro estas pli kaj pli ĝena la ĉeesto de filino – precipe post kiam li diras al ŝi, ke li volas edzinigi Noran. Fine li decidas edzinigi ŝin per anonco.

Tria parto[redakti | redakti fonton]

Ida akceptas la geedzecon kun BALOGH Csaba, sed kondiĉas, ke ili vivu nur en ŝajna geedzeco. Sed Ó Péter la elpagon de la doto kondiĉas al kunvivo, tial Ida kaj Csaba faras „kontrakton”: ili vivos kune, sed ĝisfine restos „nekonataj” unu al la alia, ili tenas distancon unu kontraŭ la alia. La juna paro translokiĝas al Munkeno, kie la juna sinjorino konatiĝos kun la pentrist-amikoj de sia edzo, kaj rapide alĝustiĝas al ilia gaja vivo. Dum la jaro la junuloj spite sia propra volo pli kaj pli alproksimiĝas, precipe kiam Csaba al inspiro de Ida sukcesos pentri sian grandan verkon, la Mortantan anĝelon. Samtempe ankaŭ miskomprenoj baras la elfloriĝon de ilian amon: unuflanke por Csaba estas suspekta sia edzino pro la forpelo el la monaĥinejo, ĉar li ne konas la kialon, aliflanke Ida estas ĵaluza pri la fratino de la edzo, Jolán, ĉar ŝin ŝi kredas amatino de Csaba. Fine juna paro returnas al Budapeŝto, kie la miskomprenoj klariĝas, antaŭ Ida kaj Csaba fine estas la vojo malfermata al vera geedzeco.

Adaptoj[redakti | redakti fonton]

La romano estis adaptita al kino en 1934. La ĉefrolojn ludis ÁGAY Irén, JÁVOR Pál és RAJNAI Gábor . En 1974 fariĝis ankaŭ duparta televida ludo, tie la ĉefrolantoj estis : VENCZEL Vera, OSZTER Sándor, NAGY Attila.