La skurila libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La skurila libro de Adolf Sproeck (desegno de Anna Bagger)

La skurila libro[1] estas verketo 96-paĝa de Adolf Sproeck kun humuraĵoj en poezia aŭ proza formo eldonita en la jaro 1968 de Torben Kehlet, Kopenhago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la prologo la aŭtoro klarigas sian komprenon de la vorto skurila tiel: «Eble jam la titolo vin ŝokas? La vorto skurila estas malsame komprenata de malsamaj popoloj. La germano ĝin tradukas per farsa, burleska, la anglo per maldeca, la italo per triviala, ordinara. La vorto devenas de la latina kaj tie signifas farsa, burleska. Laŭ mia opinio tiu ĉi libro estas mikspoto de tiaj diversaj komprenoj, kaj tiel ĉiu leganto ĉe tiu aŭ alia ero de la libro trovos prave uzata la vorton skurila.»

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]