La troja milito ne okazos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"La troja milito ne okazos" (france la Guerre de Troie n'aura pas lieu) estas dramo de Jean Giraudoux, aperinta kaj unue surscenigita en 1935, kiu parolas pri la troja milito, sed traktas ĝeneralan antaŭmilitan situacion, eble tiun antaŭ la unua mondmilito. Kvankam verkita nur kelkaj jaroj antaŭ la dua mondmilito ĝi malfacile estas aplikebla al ties antaŭmilita situacio.

La dramo ne identigas unu kaŭzon de la milito, sed montras multfacetan kaŭzaron, kiu, malgraŭ la klopodoj de multaj koncernatoj, igas militon, kiu unue ŝajnas absurda, fine neevitebla.