La veuve de Saint-Pierre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La veuve de Saint-Pierre
filmo
Originala titolo La Veuve de Saint-Pierre
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2000
Ĝenro amafera filmo, filma dramo
Kameraado Eduardo Serra
Reĝisoro(j) Patrice Leconte
Scenaro Patrice Leconte • Claude Faraldo
Filmita en Nov-Skotio
Muziko de Pascal Estève
Rolantoj Juliette Binoche • Daniel Auteuil • Emir Kusturica
IMDb
vdr

La veuve de Saint-Pierre (La vidvino de Saint-Pierre) estas franc-kanada filmo de 2000 fare de Patrice Leconte kun Juliette Binoche, Daniel Auteuil kaj Emir Kusturica. Iom inspirita de reala historio, ĝi rakontas la historion de seniluziigita armeoficiro kies amo por sia edzino dum ŝiaj klopodoj por savi murdiston kondukas lin al malobeo de ordonoj. Ĝi ricevis plurajn premiojn.

La filmotitolo enhavas vortoludon, ĉar la franclingva vorto veuve (vidvino) estis "karesnomo" por gilotino, ja ĝi faris multajn vidvinojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 1849, en la francaj insuloj Sankta-Piero kaj Mikelono, du savitaj maristoj ebriiĝas kaj murdas homon. Arestitaj, juĝitaj kaj kondamnitaj, unu mortas malliberigita, sed la alia, Néel, devas atendi sian ekzekekuton ĉar tiuj malgrandaj insuloj havas nek gilotinon nek ekzekutiston. Kapitano zorgas pri la afero, dum ŝi amas kaj fidas sian senfilan edzinon konatan kiel Madame La. Ŝi interesiĝas en la kondamnita kaj klopodas por elaĉeti lin, Tiukadre, Néel forte laboras, faras variajn bonajn farojn kaj ekricevas la respekton de la insulanoj. La aŭtoritatoj tamen scias, ke li devas morti.

Pasas unu jaro antaŭ la aŭtoritatoj ekkonas, ke malnova gilotino estas survoje el Martiniko. Dume Néel estas tute ŝanĝita homo, kiu lernis legi kaj patriĝis post rapida renkonto kun juna vidvino kies tegmenton li estis riparanta. Kolero de aŭtoritatoj venas kiam la Kapitano portas pastron en la kazernon por geedzigi la paron. Kiam la ŝipo kun la gilotino finfine alproksimiĝas, rompiĝas ĝia rudro kaj oni petas al la insulanoj porti ĝin surborde per remboatoj, el kiuj unu fare de Néel. Vidinta kiel pove li remas, Madame La plenigas boaton je manĝaĵoj kaj sugestas lin fuĝi al proksima brita insulo Novtero. Sed li revenas al sia malliberejo.

Ĉar neniu islandanoj volas iĝi la ekzekutisto, nova prokrasto okazas. Kiam la Kapitano diras al la aŭtoritatoj, ke li ne ordonos al siaj soldatoj pafi kontraŭ la lokanoj se ili malhelpos la ekzekuton, li estas sendita per militŝipo reen al Francio por militjuĝo kaj Madame La kunveturas. La Kapitano estas kondamnita al mortpuno kaj mortpafita. Ree en Sankta-Piero, la guilotino malsukcesas funkcii kaj oni devas senkapigi Néel per hakilo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Juliette Binoche kiel Madame La
  • Daniel Auteuil kiel Kapitano
  • Emir Kusturica kiel Néel
  • Michel Duchaussoy kiel la Guberniestro
  • Philippe Magnan kiel Konsilista parolanto
  • Christian Charmetant kiel ŝipoficiro
  • Philippe Du Janerand kiel doganestro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]