Miĉigano (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lago Miĉigano)
Miĉigano
Sunsubeniro sur lago Miĉigano
Sunsubeniro sur lago Miĉigano
lago
Setlejoj Milwaukee
Ĉikago
Vidu artikolon por la aliaj.
Landoj de la baseno Usono
Datenoj
Koordinatoj 43° 41′ 32″ N, 87° 4′ 35″ U (mapo)43.692222222222-87.076388888889Koordinatoj: 43° 41′ 32″ N, 87° 4′ 35″ U (mapo)
Miĉigano (Miĉigano)
Miĉigano (Miĉigano)
DEC
Miĉigano
Miĉigano
Map
Miĉigano
Supermara alteco f1577 futoj (176 m)[1]
Surfaca areo 22,400 kvadratmejloj (58,016 km²)[1]dep1f5
Maksimuma longo 494 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 190 kmdep1f7
Akva volumeno 4918 km³dep1f8
Maksimuma profundo 923 futoj (282 m)[1]f10
Averaĝa profundo 85 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 99 jaroj
Borda longo1 2633 kmdep1
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Lago Miĉigano estas unu el la kvin Grandaj Lagoj de Nordameriko, kaj la sola en la grupo situanta tute en Usono. Ĝi estas barita, de okcidento al oriento, per la usonaj subŝtatoj de Viskonsino, Ilinojso, Indianio kaj Miĉigano. La vorto "Miĉigano" estis originale uzita por referi al la lago (do nur poste aldoniĝis la subŝtata nomo), kaj devenas de la oĝibva lingvo (tribo de usonaj indianoj): vorto mishigami signifas "granda akvo."

Miĉigano (lago) kaj la aliaj Grandaj Lagoj

Geografio[redakti | redakti fonton]

La lago Miĉigano (43° 41′ 32″ N, 87° 4′ 35″ U (mapo)43.692222222222-87.076388888889) estas la unusola el la Grandaj Lagoj tute en la limoj de Usono; la aliaj estas komunigita kun Kanado. Ĝi havas surfacan areon de 22,400 kvadrataj mejloj (58,016 km²) - sekve ĝi estas la plej granda purakva lago en Usono, la plej granda lago tute en unu lando, kaj la 5-a plej granda lago en la mondo. Ĝi estas 307 mejlojn (494 km) longa kaj 118 mejlojn (190 km) larĝa kun bordolinio de 1 640 mejloj (2 633 km). La laga averaĝa profundaĵo estas 279 futoj (85 m), dum ĝia plej granda profundaĵo estas 923 futoj (281 m). Ĝi enhavas volumenon de 1 180 kubaj mejloj (4 918 kubaj kilometroj) da akvo. Ĝiaj surfaco averaĝe altas 577 futojn (176 m) super la marnivelo, same kiel la lago Hurono, al kiu ĝi estas konektita tra la Akvokolo Mackinac.

Plej grandaj urboj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe proksimume 12 milionoj da homoj vivas borde de la lago. Multaj malgrandaj urboj en Norda Miĉigano estas centritaj je turista bazo kiu prenas avantaĝon de la belo kaj ripozaj eblecoj ofertataj per la lago. Ĉi tiuj urboj havas grandajn dumtempajn loĝantarojn kiuj alvenas de Ĉikago kaj aliaj enlandaj urboj en Suda Miĉigano. La suda parto de la lago estas peze industriigita. Urboj ĉe la bordoj de la lago kun pli ol 30 000 loĝantoj estas inter alie:

Ilinojo

Indianao

Miĉigano

Viskonsino

Lago Miĉigano–Hurono[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lago Miĉigano–Hurono.

La Lago Miĉigano–Hurono (aŭ Hurono–Miĉigano) estas la kombinita akvaro de la Lago Miĉigano kaj de la Lago Hurono, kiuj estas kunigitaj tra 5-mejla (8.0 km) larĝa, 120 ft (37 m) produnda, malferma akvejo de la Koloj Mackinac. Hurono kaj Miĉigano estas teknike unusola lago ĉar la fluo de akvo tra la akvokoloj tenas siajn akvonivelojn en preskaŭ-ekvilibro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Wright, Johano W. (ed.); Redaktistoj kaj raportistoj de The New York Times. (2006) The New York Times Almanac - Almanako de New York Times, 2007‑a eldono, Novjorko, Nov-Jorkio: Penguin Books, p. 64. ISBN 0-14-303820-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

lagoborda silueto de la urbo Milwaukee
amaso de banantoj ĉe la laga plaĝo de Ĉikago ĉirkaŭ la jaro 1925