Saltu al enhavo

Green Bay (Viskonsino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Green Bay
Fotomuntaĵo
urbo en Usono
kantona sidejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Eric Genrich
Demografio
Loĝantaro 107 395  (2020) [+]
Loĝdenso 742 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 31′ N, 88° 1′ U (mapo)44.513333333333-88.013333333333Koordinatoj: 44° 31′ N, 88° 1′ U (mapo) [+]
Alto 177 m [+]
Areo 144,72724 km² (14472.724 ha) [+]
Green Bay (Viskonsino)
Green Bay (Viskonsino)
DEC
Situo de Green Bay
Green Bay (Usono)
Green Bay (Usono)
DEC
Situo de Green Bay

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Green Bay, Wisconsin [+]
vdr

Green Bay estas grandurbo, universitata urbo kaj diocezo en la usona subŝtato Viskonsino, en Kantono Brown. La urbego estas ĉefurbo de la kantono. Green Bay signifas en la angla "Verda Golfo".

Golfo Green Bay

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Urbodomo en Green Bay
Juĝejo en Green Bay

Green Bay situas sur montetaro en la norda landparto de Usono, en la orienta parto de Viskonsino, ĉe la suda fino de la golfeto kun la sama nomo. Tiu golfeto Green Bay estas la enfluejo de la rivero Fox en Lagon Miĉiganon. Milvokio troviĝas 180 km for.

En tiu areo dekomence indianoj vivis. La unuaj eŭropanoj estis francoj alvenintaj en la 17-a jarcento. Ili fondis malgrandan komercostacion "La Baie des Puants" en 1634. Fortikaĵo estis alkonstruita en 1717. Ĝi urbiĝis en 1754 kaj brita dominado ekestis en 1761. Baldaŭ la urbeto prenis la nunan anglan loknomon. En 1783 la urbeto iĝis parto de Usono, kaj la usona armeo konstruis fortikaĵon Fort Howard en 1816. Paperofabriko ekfunkciis en 1865. Najbaraj urbetoj, vilaĝoj aliĝis al Green Bay en 1854. En la 1850-aj jaroj alvenis multe da enmigrantoj, ekzemple belgoj, germanoj. La fervojo alvenis en la 1860-aj jaroj. Nun Green Bay estas industria grandurbo.

En Green Bay la temperaturo averaĝe varias inter 1-13 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 27 °C, rekorde 40 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -12 °C, rekorde -35 °C. La tutjara precipitaĵo estas 749 mm. En ĉiuj monatoj oni mezuras precipitaĵojn. Ĝi kulminas en junio kaj malkulminas en februaro.

El Green Bay iras aŭtovojoj kaj trajnoj al Miĉigano kaj Milvokio. La urbego havas havenon kaj flughavenon.

Katedralo en Green Bay
Urbomezo de Green Bay

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio