Milvokio

| Milvokio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| unuaranga urbo en Viskonsino urbego kantona sidejo | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Ŝtato | |||||
| Subŝtato | |||||
| Kantono | kantono Milwaukee | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Cavalier Johnson | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 577 222 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 2 301 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 43° 3′ N, 87° 57′ U (mapo)43.05-87.95Koordinatoj: 43° 3′ N, 87° 57′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 188 m [+] | ||||
| Areo | 250,85 km² | ||||
| Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Milwaukee, prononco [ˌmɪlˈwɑːkɪ], tre dubinde esperantigebla Milvokio,[1] estas la plej granda urbo de la usona subŝtato Viskonsino, kaj la 23-a plej granda en Usono. Ĝi estas la ĉefurbo de kantono Milwaukee, kaj la kultura kaj ekonomia centro de la aglomeraĵo Milwaukee-Racine-Kenosha. Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Milvokio vivis 577 222 loĝantoj sur areo de 250,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 301 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun St. Francis, Cudahy, Oak Creek, Greenfield, West Allis, Okcident-Milvokio, Wauwatosa, Butler, Menomonee Falls, Mequon, Brown Deer, River Hills, Glendale, Whitefish Bay kaj Shorewood. Kompare, la urbo havis 594 833 loĝantojn la 1-an de aprilo 2010, enkalkulante la antaŭurbojn ĉ. 1,7 milionojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj Eŭropanoj pasinte ĉi-tie estis misiistoj kaj pelt-komercistoj francaj. En 1818, franc-kanada komercisto Solomon Juneau kaj lia edzino indiĝena establiĝis apud la lago; kaj en 1846 la urbeto de Juneau kaj du rivala urbetoj kuniĝis por krei la Urbon de Milvokio.[2] Granda kvanto de germanaj, irlandaj, polaj kaj aligentaj envenantoj kreskigis la loĝantaron dum la sekvantaj jardekoj; kaj la anoj de la 48-uloj kreis kulturon de progresema, kelkfoje preskaŭ revolucia, liberpenso.
Dum la dua duono de la 19a jarcento, Milvokio ŝanĝiĝis de loka centro por komerco de greno, viando kaj ligno, ĝis grava usona fabrikurbo, mondfama bierfarista centro, kaj ĉefa centro de germanlingva kulturo en Nord-Ameriko (Deutsche-Athen). Samtempe, ĝia laboristaro kreskiĝis en sinkonato kaj organizado. Ĝis 1910, la Socialista Partio, laborante kun la lokaj sindikatoj, povis elekti Socialistan urbestron kaj konsilantaron urban, kaj la kantonan konsilantaron ankaŭ. Dum la 20a jarcento, Milvokio estas la plej granda usona urbo kiu elektis (multfoje, multjare) socialistan registaron. Post 1960, tiu tradicio socialdemokratia malfortiĝis, aŭ almenaŭ montriĝis en la loka Demokrata Partio.
Kun la kaduko de la usona fabrik-industrio post 1974, Milvokio malkreskis en loĝantaro kaj ĝia ekonomio malsaniĝis. Lastatempe, aperis malgrandaj indikoj de plifortiĝo en la ekonomio de la centra urbo.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo "Milwaukee" devenas de la algonkina vorto millioke, kiu signifas bona/bela/plezura lando, de la lingvo de la Potawatomi-indianoj minwaking aŭ de la aniŝinabeka lingvo ominowakiing, kunvenejo [ĉe la akvo].[3][4] Unuaj eŭropanoj nomis la riveron Milwaukee kaj la ĉirkaŭan landon laŭ diversaj nomoj: Melleorki, Milwacky, Mahn-a-waukie, Milwarck kaj Milwaucki. Dum multaj jaroj oni skribis "Milwaukie".
Unu rakonto pri la nomo de Milwaukee estas jena: "Unu tagon en la 30-aj jaroj de la lasta jarcento [1800] gazeto simple ŝanĝis la nomon al Milwaukee kaj ĝis nun ĝi restis Milwaukee."[5] Oni daŭre trovas la skribmanieron Milwaukie por tiunoma loĝloko en Oregono, nomita laŭ la viskonsina urbo en 1847, antaŭ ol disvastiĝis la nuna skribmaniero de Milwaukee.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Milwaukee Bucks
- En Milvokio naskiĝis la hungardevena lingvisto John Lotz kaj la animzorganto kaj filologo Reginald Foster.
- En Milvokio mortis István Ferenc Borhegyi, hungara-usona arkeologo

Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ne troveblis ĝis nun Esperanto-vortaro, kiu notus la vorton "Milvokio", ankaŭ PIV 1970 ĝis 2020 ne, Reta Vortaro ne, la esperantlingva poŝatlaso de la mondo ĉie notas la urbo kiel "Milwaukee", nenie esperantigite, kaj post kiam tiu ĉi vikipedia teksto de 2006 en aprilo 2010 estis ŝanĝita de titolo "Milwaukee" al "Milvokio" kun nur argumento "kontraŭ-kokodilado", en la sekvaj jaroj laŭ la serĉilo tekstaro.com' nur unu citaĵo en la esperanta literaturo adoptis tiun vorton, nome subnoto post poemo en la revuo Kontakto de TEJO, en 2018 aŭ 2019. Tio kvankam neniu iam pridubis la senreferencan Esperanto-bapton en Vikipedio kaj la esperantlingva enciklopedio kompreneble mem uziĝas kiel aŭtoritata referenco
- ↑ City of Milwaukee CITY OF MILWAUKEE INCORPORATED, PAGE 164, 1846; PAGE 314, 1851 (PDF). Office of the Secretary of State of Wisconsin. Arkivita el la originalo je 2007-06-14. Alirita 2007-04-08 . Arkivigite je 2007-06-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-05. Alirita 2010-04-30 .
- ↑ William George Bruce, 1936, A Short History of Milwaukee, eldonejo The Bruce Publishing Company, LCCN 36010193, paĝo 15
- ↑ Ojibwe Dictionary, Freelang
- ↑ William George Bruce, 1936, A Short History of Milwaukee, eldonejo The Bruce Publishing Company, LLCN 36010193, paĝoj 15–16
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la urbo (angle)
- Vizitu Milwaukee-n (turismaj informoj) (angle) Arkivigite je 2008-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Germana Festo en Milwaukee (angle)




