John Lotz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Lotz
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1913 (1913-03-23)
en Milvokio
Morto 25-an de aŭgusto 1973 (1973-08-25) (60-jaraĝa)
Lingvoj germanaanglasvedahungara
Ŝtataneco Usono
Alma mater Sándor Petőfi Lutheran High School
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

John LOTZ [ĝon loc], laŭ hungarlingve kutima nomordo LOTZ János [loc jAnoŝ] estis usona-hungara lingvisto, profesoro, kaj membro honora de Hungara Scienca Akademio (1973).

John Lotz [1] naskiĝis la 23-an de marto 1913 en Milvokio. Li mortis la 25-an de aŭgusto 1973 en Chevy Chase.

Biografio[redakti | redakti fonton]

John Lotz apartenis al idoj de hungaraj enmigrantoj. Li frekventis bazlernejojn komence en Detrojto, poste jam en Hungario en Somogyvámos. Li plulernis en gimnazio en Bonyhád, poste en universitato en Budapeŝto, fine en Stokholmo. En tiu lasta ĉefurbo li instruis la hungaran lingvon, ekde 1942 jam en la universitato li instruis. Post la 2-a mondmilito li instruis ankaŭ en usona universitato. Ekde 1966 li rajtis instrui jam ankaŭ en Budapeŝto. En 1967 li ricevis estran postenon en lingva instituto de Vaŝingtono. Li ricevis usonan premion en 1969.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Das ungarische Sprachsystem (1939, denove en (1990) - ĉefverko
  • Magyar olvasókönyv idegenek számára (1938)
  • Egy versrendszer axiomatikája – a mordvin népdalok alapján (1968)
  • Hungarian reader, folklore and literature (1962)
  • Two papers on English-Hungarian contrastive phonology (1972)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo
  • bazlernejo en Somogyvámos
  • strato en Bonyhád

Fontoj[redakti | redakti fonton]