Lago Pomorie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
lago Pomorie
birdokonservaj klopodoj ĉe Lago Pomorie
birdokonservaj klopodoj ĉe Lago Pomorie
lagolaguno
Situo  Bulgario
Datenoj
Koordinatoj 42° 34′ 59″ N, 27° 37′ 5″ O (mapo)42.58305555555627.618055555556Koordinatoj: 42° 34′ 59″ N, 27° 37′ 5″ O (mapo)
lago Pomorie (Bulgario)
lago Pomorie (Bulgario)
DEC
lago Pomorie
lago Pomorie
Map
lago Pomorie
vdr

La lago Pomorie (aŭ lago ĉemara, bulgare Поморийско езеро, Pomorijsko ezero) estas la plej norda de la marbordaj lagoj de Burgas, situanta en la tuja proksimeco de la Nigra Maro kaj la urbo Pomorie de Bulgario. Ĝi havas areon de 8,5 km² (atingante 10 km² kune kun la apudaj malsekaj zonoj), havas longecon de 6,7 km kaj larĝacon de 1,8-2 km. Dividita de la maro per mallarĝa sabla strio (terlango) kaj artefarita digo, la lago estas tre sala natura laguno.

Lago Pomorie estas protektita areo ekde januaro 2001. Mara salo estas akirita en la norda parto kaj resaniga koto en la sudo. Situanta sur la itinero Via Pontica de birdomigrado, la lago estas loĝata de 215 specioj de birdoj, el kiuj 4 tutmonde endanĝerigitaj, kaj tiel gravegas laŭ vidpunkto de ornitologio.