Lago Rotoiti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lago Rotoiti estas lago en la Tasmana Regiono de Novzelando.[1] Ĝi estas grava montara lago ene de la limoj de la Nacia Parko Lagoj Nelson. La lago estas nutrata de la rivero Travers, kak ties akvo fluas al la rivero Buller. La lago estas ĉirkaŭata de arbaroj el fago kaj estas 82 metrojn profunda. Saint Arnaud estas malgranda komunumo ĉe la norda pinto de la lago.

Estas padoj por marŝado ĉirkaŭ la lago, kiaj la Lakehead oriente kaj la Lakeside okcidente. Estas akvotaksia servo kiu veturas laŭlonge de la lago por piedirantoj al kaj el kabanoj de Coldwater kaj Lakehead ĉe la komenco de la lago. Rotoiti estas ankaŭ populara loko por akvoskiado kaj estas apud la Monto Robert, kiu estis hejmo de malgranda skiejo ĝis ĝi estis forigita de la Novzelanda Departamento de Konservado en 2005.

En la lago oni enmetis truton kio utilas por distra fiŝkaptado.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. LINZ, 23236, Lake Rotoiti, 2009-03-18.