Lago Viedma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viedma
De spaco, Oktobro 1994
De spaco, Oktobro 1994
glaĉera lago
Situo Provinco Santa Cruz
Speco de la lago Digita per glaĉero lago
Ĉefaj elfluoj Rivero Santa Cruz
Datenoj
Koordinatoj 49° 35′ S, 72° 30′ U (mapo)-49.583333333333-72.5250Koordinatoj: 49° 35′ S, 72° 30′ U (mapo)
Viedma (Santa Cruz)
Viedma (Santa Cruz)
DEC
Viedma
Viedma
Map
Viedma
Supermara alteco 250 m
Surfaca areo 1 088 km²f5
Maksimuma longo 80 kmf6
Maksimuma larĝo 15 kmf7
vdr

Viedma (hispane: Lago Viedma), proksimume 80 kilometrojn longa en plej sudokcidenta Argentino, estas grava longa troga lago, formita de degelanta glaĉera glacio (la lago situas je 49° 35′ S 72° 30′ U / 49.583 °S, 72.500 °U / -49.583; -72.500 (mapo)). La lago estas nutrata unuavice de glaĉero Viedma je la okcidenta fino de la lago. Ĝia akvo tra rivero Santa Cruz atingas Atlantikon.

Glaĉero Viedma larĝas 5 kilometrojn je sia fino ĉe lago Viedma. La bruna pejzaĝo rezultis de skrapanta glacio, kiu forigis preskaŭ ĉian plantan vivon de la krutaj valflankoj.

La preciza situo de la landlimo inter Argentino kaj Ĉilio en la glacikampo estas nedifinita. Ĝis nun Ĉilio ne pretendas aliron al la laga bordo, sed eble ĝi faros, kiam la ĉelaga glaĉero fandiĝos.

La lago ricevis la nomon de Antonio de Viedma, hispano, kiu trovis ĝin dum ekspedicio en 1782.