Lago de Arló
Lago de Arló | |
---|---|
lago | |
Situo | Arló, Hungario |
Ĉefaj fontoj | rojo |
Ĉefaj elfluoj | elfluejo sub la laga akvonivelo |
Datenoj | |
Maksimuma profundo | 10 m |
La lago de Arló origine hungare Arlói-tó estas pitoreska lago apud Arló.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la 20-a jarcento minado de karboj okazis proksime. Tio kaŭzis tertremetojn, krome ĝuste en najbara monto de la tiea valo la tertavoloj ne estis stabilaj. Terlavangoj okazis trifoje en 1863, 1910 kaj 1927. Tiu lasta baris fluon de rojo fluanta tra la valo. Tial la akvo ŝveliĝis kaj lago naskiĝis. La akvo jam estis danĝera por la loĝantoj, tial oni faris artefaritan elfluejon kaj oni faris stabila la akvonivelon. Paŝo post paŝo unue la proksimaj loĝantoj, poste ankaŭ turistoj malkovris la novan lagon, ja tie povas banadi, fiŝkaptadi, remadi, sed ankaŭ la najbaraj montoj estas bona ekskursejo. Fiŝkaptantoj povas kapti karpojn, ezokojn kaj merlangojn. Apud la lago restoracio kaj kampadejo funkcias.