Lago de Morato
Murten Lac de Morat Murtensee | ||
---|---|---|
lago • area not part of a municipality of Switzerland | ||
Ĉefaj fontoj | Brojo | |
Ĉefaj elfluoj | Brojo-Kanalo | |
Insuloj | La Grande Ile (insuleto) | |
Setlejoj | Murten | |
Areo de la baseno | 693 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 46° 56′ N 7° 5′ O / 46.933 °N, 7.083 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ N 7° 5′ O / 46.933 °N, 7.083 °O (mapo) | |
Koordinatoj | 46° 56′ 0″ N, 7° 4′ 30″ O (mapo)46.9333333333337.075Koordinatoj: 46° 56′ 0″ N, 7° 4′ 30″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 429 m | |
Surfaca areo | 22,8 km² | |
Maksimuma longo | 8,2 km | |
Maksimuma larĝo | 2,8 km | |
Akva volumeno | 0,55 km³ | |
Maksimuma profundo | 45 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 1,6 jaroj | |
Lago de Morato (germane: Murtensee; france: Lac de Morat) estas lago en la okcidento de Svislando. Ĝi situas nord-okcidente de la samnoma urbo Morato kaj estas la plej malgranda el la tri interligitaj lagoj (Lago de Morato, Lago de Bielo kaj Lago de Neŭŝatelo) de la Lagolando sud-oriente de la Berna Ĵuraso. Ĝiaj mezaj koordinatoj estas 46° 56′ N 7° 5′ O / 46.933 °N, 7.083 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ N 7° 5′ O / 46.933 °N, 7.083 °O (mapo){{#coordinates:}}: cannot have more than one primary tag per page kaj ĝia surfaco 22.8 km². Ĝia areo apartenas al la kantonoj Friburgo kaj Kantona Vaŭdo. La ĉefa alfluo estas la rivero Brojo. Elfluo estas la Brojo-Kanalo, kiu ligas la Lagon de Morato kun la Lago de Neŭŝatelo.
La kunligo de la trilagoj servas kiel granda retenbaseno por la rivero Aro por eviti ties inundojn.
La Lago de Morato havas longecon de Murten estas 8.2 km kaj larĝecon de 2.8 km. Ĝia maksimuma profundeco estas de 45 metroj. La volumeno de la lago estas proksimume 0.55 km³. La tuta nutroregiono havas surfacon de 693 km². La akvo restas en la lago averaĝe 1.6 jarojn.