Lagoa (Rio-de-Ĵanejro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lagoa
neighbourhood in Rio de Janeiro
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 58′ S, 43° 13′ U (mapo)-22.97027778-43.21055556Koordinatoj: 22° 58′ S, 43° 13′ U (mapo) [+]
Lagoa (Brazilo)
Lagoa (Brazilo)
DEC
Lagoa
Lagoa
Situo de Lagoa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lagoa (Rio de Janeiro) [+]
vdr

Lagoa (en portugala: Lagoa Rodrigo de Freitas) estas altklasa kvartalo de la Suda Zono de la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Ĝi havas unu de la plej altaj indicoj de homa disvolviĝo de la urbo kaj la plej altan indicon de alfabetigo de plenkreskuloj. Granda parto de ĝiaj teroj estis akiritaj el akvo de la laguno Rodrigo de Freitas, pro kio la plej granda parto de la konstruaĵoj de Lagoa (ĝenerale luksaj loĝejaroj) estas ĉe la laguna akvo kiu havs konturon de 7 500 metroj kaj estas tauga loko por praktiki sportojn, distri sin kaj viziti trinkejojn aŭ restoraciojn de internacia kuirarto.

Lagoa limas kun la kvartaloj Ipanema, Leblon, Jardim Botânico, Humaitá, Gávea kaj Copacabana, ĉiuj de la Suda Zono de la urbo.

Ekde 1996, ĉiun decembron estas nova altiraĵo: nome flosanta kristnaska arbo 85 metrojn alta elstara pro siaj lumoj.

Panoramo de la laguno kun la kristnaska arbo en la centro.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lagoa (Río de Janeiro) en la hispana Vikipedio.