Lajos Kerti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Kerti
Persona informo
Naskonomo Kaulich Lajos
Naskiĝo la  8-an de julio 1899(nun 1899-07-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 12-an de januaro 1958
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĉefkameraisto
vdr

Lajos Kerti [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerti Lajos estis hungara kameraisto. Lia origina familia nomo estis Kaulich.

Lajos Kaulich [1] naskiĝis la 8-an de julio 1899 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de januaro 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Kerti frekventis komercan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li laboris en fotolaboratorio. En 1921 li laboris jam filmolaboratorio, post 2 jaroj en la hungara filma produktejo, kie li restis ĝismorte. Li faris ĉefe novaĵfilmojn, sed pli malofte dokumentajn, prilernejajn kaj sportajn filmojn. Li estis sendita fari filmojn en Usono, Turkio, Bulgario. Li edziĝis en 1935. En la fruaj 1940-aj jaroj li faris ankaŭ longajn filmojn.

Elektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Megindul az erdő (1939, dokumenta filmo)
  • A cigány (1941, longa filmo)
  • Makacs Kata (1943, longa filmo)
  • Makkhetes (1944, longa filmo)
  • Téli sport (1949, mallonga filmo)
  • Vándorméhészek (1955, dokumenta filmo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.