Lajos Ligeti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos LIGETI [lajoŝ], laŭ la hungara skribmaniero Ligeti Lajos estis hungara lingvisto, filologo, profesoro, verkisto, tradukisto, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1947).

Memortabulo pri Lajos Ligeti

Lajos Ligeti naskiĝis la 28-an de oktobro 1902 en Balassagyarmat. Li mortis la 24-an de majo 1987 en Budapeŝto.

Biografio

Lajos Ligeti frekventis universitaton en Budapeŝto kaj li doktoriĝis en 1925. Inter 1925-1928 li plulernis al Parizo, poste li vojaĝis al Ĉinio, Japanio kaj Afganio. En 1931 li ekinstruis en la Universitato de Budapeŝto. Li estis dum du jardekoj vicprezidanto de Hungara Scienca Akademio, dume li fondis aŭ redaktis fakrevuojn. Li donacis sian grandegan bibliotekon al universitato de Szeged. Li ricevis premion Kossuth en 1949, krome ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)

  • Rapport préliminaire ďun voyage ďexploration fait en Mongolie Chinoise 1928–1931 1933
  • Afgán földön (En Afganio) 1938
  • Catalogue du Kanjur mongol imprimé 1944
  • A magyar nyelv török kapcsolatai és ami körülöttük van 1979

Fontoj