Lajos Soós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Lajos Soós [lajoŝ ŝOŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Soós Lajos estis hungara biologo, zoologo, profesoro, instruisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1942).

Lajos Soós [1] naskiĝis la 6-an de februaro 1879 en Magyargencs. Li mortis la 28-an de aŭgusto 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Soós frekventis universitaton en Budapeŝto ricevinta diplomon en 1902. Li instruis en mezlernejo unu jaron, poste pro malsano li ricevis postenon en muzeo en Budapeŝto. En 1912 li komencis instrui en la Universitato de Budapeŝto en rango privata profesoro. Dum la Hungara Sovetrespubliko li instruis ankaŭ por laboristoj, tial post la falo li ne rajtis instrui, krome en 1935 li iĝis trudpensiulo. Post la 2-a mondmilito li denove laboris en muzeo. Li ricevis unuafoje premion. En 1952 li doktoriĝis el biologio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyarországi Planorbis-félék alak- és szövettana (1904)
  • Vizsgálatok a magyarországi Pulmonaták rendszertani anatómiája köréből (1917)
  • Az öcsi felső pontusi Mollusca fauna (1934)
  • A Kárpát-medence Mollusca-faunája (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.