Lajos Tavy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TAVY Lajos [tavi lajoŝ] estis hungara inĝeniero pri kulturo (komprenu: hidrologo) naskita en Zalatna la 27-an de decembro 1885 kaj mortinta en Bp. la 13-an de decembro 1970.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Tavy diplomitiĝis en la teknikuniversitato József de Budapeŝto (1907). Li laboris en Kassa, en 1910 ĉe la reguligo de Kupa, inter 1919–1928 ĉe la konstruado de Sentarifa Haveno en Csepel, poste en Székesfehérvár, kie li direktis la aranĝadon de valoj Váli kaj Gaja (rivereto), de Velence (lago), li reorganizis la Irigacian Asocion de Hosszúrét. De 1935 li direktis la Oficon de Prikultura Inĝeniereco en Győr, li direktis la akvoaraĝadon de departementoj Komárom, Esztergom, Győr kaj Sopron. De 1936 ĝis 1942 li laboris en la Ministerio pri Agrikulturo, de 1942 li gvidis la sekcion pri kultutrinĝeniereco. Post sia pensiuliĝo en 1945 li alvenis denove al Győr ĝis 1959, poste li estis eksperto de Scienca Esplorinstituto pri Akvoafero de Bp..

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A nyúlhegyi vízmosáskötő munkálatok (Vízügyi Közlemények, 1936. 2. sz.);
  • Vízmosáskötő munkálatok; A kultúrmérnöki intézmény hat évtizede (1879–1939) (Bp., 1940)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.