Lajos Tolnay (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Tolnay [lajoŝ tolnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tolnay Lajos estis hungara inĝeniero, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis dunaszentgyörgyi.

Lajos Tolnay [1] naskiĝis la 31-an de majo 1837 en Pest (urbo). Li mortis la 30-an de aprilo 1918 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Tolnay frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Industria Lernejo József. Rompis la lernadon la dujara soldatiĝo, fine li akiris diplomon en 1862. Post siaj studoj li tuj laboris en fervojaj konstruadoj, post 4 jaroj li estis jam ĉefinĝeniero. En 1872 li estis nomumita direktoro de Hungaraj Ŝtatfervojoj. Li zorgis ne nur pri la fervojaj funkciadoj kaj konstruadoj, sed li establis fabrikon pri vagonoj kaj lokomotivoj en 1870. Post la pensiuliĝo li estis elektita parlamenta deputito. En 1893 li aĉetis bienon en ekstera parto de Kakucs, kie li konstruis kastelon, por la laboristoj domojn, eĉ lernejon. Tio iĝis ĝermo de Inárcs. Li ricevis premiojn, eĉ la francan Honoran legion.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]