Lakto-striko de Oslo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lakto-striko (norveglingve melkestreiken) estis striko en Oslo dum la nazia okupacio de Norvegio, pli precize la 8-an kaj 9-an de septembro 1941. Ĝi kaŭzis fortan subpremon fare de la germanaj fortoj, inkluzive de la establo de militjuro, amasaj arestoj, du pafekzekutoj kaj pluraj longdaŭraj enkarcerigaj penoj.

La du ekzekutitoj estis sindikatistoj Viggo Hansteen kaj Rolf Wickstrøm.