Lalheue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lalheue
komunumo
Preĝejo
Oficiala nomo: Lalheue
Regno Francio Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Saône-et-Loire
Kantono Sennecey-le-Grand
Arondismento Chalon-sur-Saône
Interkomunumreto entre Saône et Grosne
Riveroj Grosne, Grison, Noue
Situo Lalheue
 - koordinatoj 46° 38′ 57″ N 04° 47′ 43″ O / 46.64917 °N, 4.79528 °O / 46.64917; 4.79528 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 209 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 181 m s. m.
Areo 6,87 km² (687 ha)
Loĝantaro 377 (2011)
Denseco 54,88 loĝ./km²
Urbestro Christian Cretin
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 71240
INSEE 71252
Situo de Lalheue enkadre de Francio
Situo de Lalheue enkadre de Francio
Situo de Lalheue enkadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Lalheue
Retpaĝo: www.mairie-lalheue.com
Laŭloka nomo : Leurat

Lalheue, prononcu [lɑhø], estas franca komunumo kiu situas en departemento Saône-et-Loire kaj en regiono Burgonjo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo enhavas la vilaĝon Lalheue kaj la vilaĝeton Buisson-Roncin. Tri riveroj trafluas tra la komunumo : Grosne, Grison kaj Gouteuse (aŭ Noue). La arbaro etentiĝas sur 130 ha.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
1856196219681975198219901999200820092011
891293240268303261300360365377

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo apartenis al la kastelo de Bresse kaj poste al la abatejo de la Ferté, unu el la kvar rektaj filioj de la monaĥejo Cistercio. Gia rajto de komunumo datiĝas de 1479.

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj , Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉdonon (0,79%) en 2009 kaj 1 voĉdonon (0,67%) en 2014.

Tie naskiĝis E. Bord 1858-1919, profesoro kaj esperantisto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La blanka ponto estas malnova ponto sur la Grosne kontruita de 1784 ĝis 1790 versajne konceptita de Émiland Gauthey. La ruĝa ponto sur la rivereto Noue datiĝas de 1826.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]