Lamencetacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La ĝiba baleno estas lamencetaco.

Lamencetacoj (aŭ bartocetacoj) estas subordo de la cetacoj. Ili vivas en ĉiuj oceanoj. Sian nomon ili havas pro la balenlamenoj – kornecaj lamenoj kiujn ili havas anstataŭ dentoj kaj kiuj servas por filtri krilon el la akvo.