Lametbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lametbach
la rojo Lametbach en Gemünden
rivero
Bazaj informoj
Situo Hunsrück, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 11,67 km [1]
Fluo
Fonto proksime de Ellerspring en Soonwald
- Alteco super marnivelo 565 m [2]
Enfluejo en Gemünden (Hunsrück) en la rivereton Simmerbach
- Alteco 285 m ref name="TK25">Topografische Karte 1:25.000</ref>
Geografio
Trairataj urbetoj Mengerschied, Gemünden
vdr

La rojo Lametbach estas apenaŭ 12 km longa flankrivero de la rivereto Simmerbach en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Lametbach fontas en alteco de 565 m super marnivelo en la mezmontaro Soonwald, kiu estas parto de Hunsrück. Ĝi fluas dum la unuaj kilometroj tra la Hochwald. En Mengerschied enfluas la Brühlbach. La Lametbach fluas poste tra ekstensive utiligata herbeja valo kaj enfluas en Gemünden (Hunsrück) en la rivereton Simmerbach. En seka someroj la rojo komplete sekiĝas.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

En la Soonwald la rivereto Lametbach trafluas densan picearbaro kaj tra senarbarejo, kiuj ekestis pro faligado de la arboj pro forta vento. Ĉe la malsupra parto de la rojo kreskas salikoj kaj alnoj laŭlonge de la akvejo. En la supra parto de la Lametbach vivas cervoj kaj kaprioloj kaj aproj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Pluraj migrovojoj atingas la rojon en la „Soonwald“. Ĉe la malsupra parto ekde Mengerschied la rojo estas akompanata de la Schinderhannes-Soonwald-biciklovojo inter Simmern kaj Gemünden.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj WWRP; $2
  2. Topografische Karte 1:25.000