Lanĉfenestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la fako de kosmoflugo, lanĉperiodo estas la kolekto da tagoj kaj lanĉfenestro estas la tempoperiodo en antaŭfiksita tago dum kiu speciala raketo devas esti lanĉita por atingi sian celon[1]. Se la raketo ne estas lanĉita ene de antaŭfiksita fenestro, ĝi devas atendi la fenestron en la sekva tago de la periodo.[3] Lanĉperiodoj kaj lanĉfenestroj estas tre dependaj de kaj la kapablo de la raketo kaj la orbito al kiu ĝi iras[2].

Lanĉperiodo rilatas al la tagoj kiujn la raketo povas lanĉiĝi por atingi sian celitan orbiton. Misio povus havi lanĉperiodon de 365 tagoj en jaro, kelkajn semajnojn ĉiun monaton[3], kelkajn semajnojn ĉiujn 26 monatojn (ekz. la almarsa lanĉperiodo)[4], aŭ mallongan periodotempon kiu ne estos ripetita.

Lanĉfenestro indikas la tempokadron en antaŭfiksita tago en la lanĉperiodo kiun la raketo povas lanĉi por atingi sian celitan orbiton[5]. Ĉi tio povas esti tiel mallonga kiel sekundo (referita kiel tuja fenestro) aŭ eĉ la tuta tago. Pro funkciaj kialoj, la fenestro preskaŭ ĉiam estas limigita al ne pli ol kelkaj horoj. La lanĉa fenestro povas etendiĝi dum du kalendaraj tagoj (ekz.: komenciĝas je 23h46 kaj finiĝas je 0h14). Lanĉfenestroj malofte estas ekzakte la samaj momentoj ĉiutage[6].

Lanĉfenestroj kaj lanĉperiodoj ofte estas uzitaj interŝanĝeble en la publika sfero, eĉ ene de la sama organizo. Tamen, ĉi tiuj difinoj estas tiuj uzataj de NASA (kaj aliaj kosmoagentejoj)- lanĉaj direktoroj kaj trajektorio-analizistoj[7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sergeyevsky, Andrey (15-a de septembro 1983). "Interplanetary Mission Design Handbook, Volume I, Part 2". NASA JPL CiteSeerX
  2. "Document Requirements Description" (PDF). ExoMars Project. Eŭropa Kosma Agentejo. 16-a de julio 2007.
  3. "Gravity Recovery and Interior Laboratory (GRAIL) Launch Press Kit[rompita ligilo]" (PDF). NASA JPL. Aŭgusto 2011.
  4. "NASA Targets May 2018 Launch of Mars InSight Mission". NASA. 9-a de marto 2016.
  5. "Aiming for an Open Window Arkivigite je 2018-05-04 per la retarkivo Wayback Machine". Kennedy Space Center. NASA. 3-a de februaro 2012.
  6. "Dawn Launch Mission to Vesta and Ceres Press Kit Arkivigite je 2022-01-21 per la retarkivo Wayback Machine" (PDF). NASA JPL. Septembro 2007.
  7. "Launch Time and Window, H-IIA F37 (with upgraded function) Encapsulating SHIKISAI and TSUBAME[rompita ligilo]". JAXA Press Releases. Japana Aerokosmo-Esplora Agentejo.21-a de decembro 2017.