Landmannalaugar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landmannalaugar
Geografia regiono
Landmannalaugar Iceland 2005 3.JPG

LandoIslando

- koordinatoj63° 59′ 19″ N, 19° 3′ 50″ U (mapo)63.98861111-19.06388889Koordinatoj: 63° 59′ 19″ N, 19° 3′ 50″ U (mapo)

Loĝantaro0 [+] (2022)
HorzonoUTC±00:00 [+]


Map
Landmannalaugar
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Landmannalaugar [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Monto Háalda el Vondugil, kelkajn kilometrajn okcidente de la ĉefa tendaro en Landmannalaugar.

Landmannalaugar ("banejoj de homoj") estas regiono proksima de la vulkano Hekla en la sudo de la altebenaĵoj de Islando.

La areo Landmannalaugar estas populara turisma celo kaj piedvagada nabo, kaj ĝi elmontras kelkajn nekutimajn geologiajn elementojn, inter kiuj estas la diverskoloraj riolitaj montoj kaj larĝaj lafokampoj, ne for de la servocentro. La multaj montoj en la ĉirkaŭa regiono elmontras larĝan spektron de koloroj inkluzive de roza, bruna, verda, flava, blua, purpura, nigra, kaj blanka. Du el la plej popularaj montoj estas Bláhnjúkur (kun la signifo "blua pinto") kaj Brennisteinsalda (kun la signifo "sulfurondo").

Turistoj vizitas la areon ekde junio ĝis malfrua septembro, post kio la vojo estas fermita. Hoteleto, en funkciado ekde 1951, povas gastigi 78 homojn kaj havas bazajn agrablaĵojn. Ĝi situas centre, proksime de naturaj geotermaj termofontoj, ankaŭ popularaj je turistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informo:

Fotoj: