Lando de Maud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la lando de Maud.

La lando de la Reĝino Maud (norveglingve Dronning Maud Land) estas la oficiala nomo de la parto de Antarkto postulita de Norvegio kiel dependa teritorio ekde la 14-a de januaro 1939. Tiu landpostulo, samkiel ĉiuj aliaj rilate al Antarkto, ne estas universale agnoskata kaj devas konformi al la antarkta traktato. La lando de Maud havas areon de proksimume 2,5 milionoj da km². Ĝi estis nomita laŭ Maud de Kimrio (1869-1938), edzino de la reĝo Haakon la 7-a de Norvegio.

Marbordo Princino MartaPrincess Martha Coast estas tiu parto de la marbordo de Lando de Maud kuŝanta inter 05° E kaj la finstacio de Glaĉero Stancomb-Wills, ĉe 20° W. La tuta marbordo estas limita per glacikontinentaĵoj al glacioklifoj 20 ĝis 35 m altaj.

Vidu ankaŭ