Insulo Petro la Unua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Petro la Unua
Marbordo de la Insulo Petro la Unua
Marbordo de la Insulo Petro la Unua
insulo • dependanta teritorio de Norvegio • pridisputata teritorio
Akvejo Maro Bellingshausen, Suda oceano
Geografia situo 68° 48′ S, 90° 35′ U (mapo)-68.806-90.5881640Koordinatoj: 68° 48′ S, 90° 35′ U (mapo) f1
Insulo Petro la Unua (Antarkto)
Insulo Petro la Unua (Antarkto)
DEC
Insulo Petro la Unua
Insulo Petro la Unua

Map

Longo 18,5 kmf2
Larĝo 8 kmf3
Areo 156 km² f4
Plej alta loko monto Lars Christensentoppen
1 640 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
Mapo de la insulo.
Mapo de la insulo.
vdr

Insulo Petro la Unua (norvege Peter I Øy)[1] estas neloĝata vulkana insulo en la Maro Bellingshausen, je 450 km el Antarkto. Ĝi estas postulita kiel dependaĵo de Norvegio, kaj kun la Lando de Maud kaj la Buvet-Insulo estas unu el la tri norvegaj dependaj teritorioj]] en Antarkto kaj ĉeantarkto. La Insulo Petro la Unua estas 11 por 19 km longa kaj enhavas 156 km². La plej alta pinto estas la elstara 1 640 m alta Monto Lars Christensen. Preskaŭ la tuto de la insulo estas kovrata de glaĉero kaj estas ĉirkaŭata plej parton de la jaro de flosglacio, kio faras ĝin neatingebla preskaŭ la tutan jaron. Estas malmulte da vivo en la insulo, sed estas kelkaj marbirdoj, kiaj la Suda fulmaro, kaj fokoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo estis unuafoje vidata de Fabian Gottlieb von Bellingshausen la 21-an de januaro 1821 kaj estis nomata laŭ la rusa caro Petro la Granda. Neniu surteriĝis sur la insulo antaŭ la 2an de februaro 1929 kiam la dua ekspedicio de Norvegia kaj precize Nils Larsen kaj Ola Olstad, financataj de Lars Christensen, estis sukcesa. Ili postulis ĝin por Norvegio, kiu aneksis ĝin en 1931 kaj faris ĝin dependaĵo en 1933. La venonta surteriĝo okazis nur en 1948 kaj de tiam la insulo estis celo de kelka scienca reserĉado kaj de limigita kvanto de turismo. La insulo iĝis temo de la Antarkta traktato en 1961. Ekde 1987, estis aŭtomata meteorologia stacio sur la insulo. Okazis tri ekspedicioj de radioamatoroj kaj sporadaj surteriĝoj fare de turistoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter I Øy http://www.miljostatus.no/Tema/Polaromradene/Antarktis/Peter-I-Oy/ Arkivigite je 2011-09-28 per la retarkivo Wayback Machine Norwegian Climate and Pollution Agency 29a Aŭgusto 2011 http://www.webcitation.org/61ImOuGu3 Arkivigite je 2014-02-03 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barr, Susan (1987). Norway's Polar Territories. Oslo: Aschehoug. ISBN 82-03-15689-4.
  • Kyvik, Helga, ed. (2008). Norge i Antarktis. Oslo: Schibsted Forlag. ISBN 82-516-2589-0.
  • LeMasurier, W. E.; Thomson, J. W., eds. (1990). Volcanoes of the Antarctic Plate and Southern Oceans. American Geophysical Union. ISBN 0-87590-172-7.
  • Rubin, Jeff (2005). Antarctica. Lonely Planet. ISBN 1-74059-094-5.
La unua surteriĝo sur la insulo (1929).
Marbordo de la Insulo Petro la Unua, vizitita dum ekspedicio de Polarstern en 1994.