Lando de Nigra Perigordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Perigordo kun ties kvar koloroj

La lando de Nigra Perigordo estas strukturo, kiu arigas francajn lokajn kolektivumojn situanta en Akvitanio, sudoriente de departemento Dordogne.

Prezento[redakti | redakti fonton]

Kreita per 146 komunumoj[1], tio estas 13 komunumaroj[2], la Lando de Nigra Perigordo enhavis nur 12 en 2012 post la fandiĝo de la Komunumaro de Sarlatio kun la Komunumaro de Nigra Perigordo.

Ĝi enhavas la tutan arondismenton de Sarlat-la-Canéda al kiu aldoniĝas la kantono Thenon kaj la kantono Hautefort, kiuj situas en la arondismento Périgueux.

Nigra Perigordo estas la nomo de malnova natura regiono de Francio ankaŭ nomita "Sarladais" (esperantlingve "Sarlatio")[3]. Kun parto de la akvokolektejo de rivero Brive, kiu borderas ĝin norde, ĝi estas nun, unu el la kvar turismaj nomoj de Perigordo, kun Blanka Perigordo, Purpura Perigordo kaj Verda Perigordo.

Situanta oriente kaj sudoriente de departemento Dordogne, ĝia nomo venas de la vastaj arbaroj el ileksokverkoj tre malhelaj kaj ne de la trufo.

Kampara regiono inter la akvitaniaj ebenaĵoj, la altebenaĵoj de Quercy kaj la sudokcidenta parto de Limoĝio, la nuna Nigra Perigordo centriĝas ĉirkaŭ la valoj de riveroj Dordogne kaj Vézère. La ĉefaj urbaj polusoj estas Sarlat-la-Canéda (subprefektejo) (9 432 loĝantoj en 2006), kaj Terrasson-Lavilledieu (6 236 loĝantoj kaj pli ol 11 000 por la urba unuo).

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Le Pays du Périgord noir. Le Pays du Périgord noir. Arkivita el la originalo je 2012-01-08. Alirita la 5-an de februaro 2012.
  2. La 13 originaj komunumaroj Arkivigite je 2012-01-08 per la retarkivo Wayback Machine sur la interretejo de la Lando de Nigra Perigordo, alirita la 5-an de februaro 2012.
  3. Patrick Ranoŭ, antaŭparolo de René Pijassou, Atlas de la Dordogne-Périgord, p. 15, verko eldonita je aŭtorkosto, eld. "Speed impression", 1996, (ISBN 978-2-9501-4761-5)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]