Langetfloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruo de langetfloro:
A ovario
B papuso
C antero
D langeto
E pistilo
Nur el langetfloroj konsistas la florkorbeto de Cichorium intybus
Rozeaj langetfloroj rande de la florkorbeto de kosmoso (Cosmos bipinnatus)

Langetfloroj (ankaŭ radifloroj) estas la nomo de tre dorsventraj unuopaj floroj de plantoj el la familio de la Asteracoj (Asteraceae).

La kaliko transformiĝis al papuso, ĝi konsistas el rigidharoj, haroj aŭ skvamoj, aŭ povas esti komplete reduktita. La kvin petaloj estas je la bazo kunkreskitaj al mallonga tubo. Supre ili formas forte unuflanke plilongigitan tiel nomatan langeton (ankaŭ nomata langetfolio aŭ radio), depende de la nombro de la petaloj ili finiĝas en kvin aŭ tri pintoj. La kvin anteroj de la base liberaj stamenoj estas kunkreskintaj al tubo, el kiu kreskas la pistilo. La ovario konsistas el du karpeloj kaj finiĝas en du stigmoj.

Ĉe la subfamilio Cichorioideae la kapitulo havas nur kvinpintaj langetflorojn. Ĉe multaj Asteroideae ekzistas tripintaj langetfloroj rande de la florkorbeto, dum en la interno de la floro troviĝas tubetfloroj. Pro tio la floro aspektas tre granda, sed vere ĝi estas floraro de multaj etaj floroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter H. Raven, Ray F. Evert, Helena Curtis: Biologie der Pflanzen. Walter de Gruyter, Berlin 1985, ISBN 3-11-007446-X, S. 412.
  • Peter Sitte, Hubert Ziegler, Friedrich Ehrendorfer, Andreas Bresinsky: Strasburger, Lehrbuch der Botanik. Gustav Fischer, Stuttgart, Jena, New York 1991, ISBN 3-437-20447-5, S.808-810.