Las Cruces

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las Cruces
Las Cruces (Usono)
Las Cruces (Usono)
DMS
Bazaj informoj
Nacio: Usono
Usona ŝtato: Nov-Meksiko
Distrikto: Distrikto Doña Ana
nombro de loĝantoj: 97 618 (stato 2010)
areo: 135,2 km² (ĉ. 52 kvadrataj mejloj)
internacia telefona prefikso: +1 505 kaj +1 575
poŝtkodoj: 88001
koordinatoj: 33° 19' norde, 106° 48' okcidente

Las Cruces (hispane: "la krucoj") estas urbo de la distrikto Doña Ana en la ŝtato Nov-Meksiko de Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de 2010 ĝi havis 97 618 loĝantojn - sekve temas pri la dua plej granda urbo de Nov-Meksiko laŭ la nombro de loĝantoj. La tuta metropola areo tiutempe havis 209 233 loĝantojn. En la urbo inter alie naskiĝis la islamisma aktivulo kaj imamo Anŭar al-Aŭlaki, gvidanto de la terorisma organizaĵo Al-Kaido.

distrikta juĝejo en la urbo

La nomo korespondas al multaj lokoj en Hispanio kaj hispanlingvaj landoj; ekzemple estas samnoma kampareo en Don Benito, Hispanio, kie estas multaj kampardomoj ĉe ermitejo de la Virgen de las Cruces (Virgulino de la Krucoj); al tiu loko kondukas pado paralela al ŝoseo kie staras krucoj por religiaj ceremonioj katolikaj.

Ŝablono:Ĝermo-Usono