Saltu al enhavo

Las Veguillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las Veguillas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37454
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 274  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 43′ N, 5° 50′ U (mapo)40.716388888889-5.8311111111111Koordinatoj: 40° 43′ N, 5° 50′ U (mapo) [+]
Alto 1 041 m [+]
Areo 43,7 km² (4 370 ha) [+]
Las Veguillas (Provinco Salamanko)
Las Veguillas (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Las Veguillas
Las Veguillas (Hispanio)
Las Veguillas (Hispanio)
DEC
Situo de Las Veguillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Veguillas [+]
vdr

Las Veguillas [lasbeGIljas] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Las Veguillas estas tradukebla etimologie al La Valetoj.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arguijo, Cabrera, Casanueva, Las Huertas, Las Veguillas, Llen, Mora de la Sierra kaj Pedro Llen, okupas totalan areon de 43,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 107 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 295 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 33 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Setlejoj fondiĝis en la 13-a jarcento, sed Las Veguillas mem en la 14-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]