Lasta lekcio en Gotingeno
Lasta lekcio en Gotingeno estas itala komikso de Davide Osenda tradukita en Esperanton de projekto RoMEo dum 2010.
La rakonto[redakti | redakti fonton]
Lasta lekcio en Gotingeno estas rakonto pri la nefini-teorio de Cantor, kiu "eniras ideojn fundamentajn ĉe dudekjarcentaj matematiko kaj filozofio, sen iĝi tede detala kiel lernolibro aŭ instrucela bildstrio"[1]. La fikcia rakonto interplektiĝas kun la Historio, rakontante pri la alveno de la rasaj leĝoj de la nazioj.
Matematika parto[redakti | redakti fonton]
La rakonto prezentas la teoriojn de Georg Cantor kaj tiujn de Kurt Gödel pri la nefinio.
Alilingvaj eldonoj[redakti | redakti fonton]
La itala versio Ultima lezione a Gottinga estis publikigita de 001 Edizione en 2009. La libreto enhavas tri partojn, kie oni vidas la daŭriĝon de la vivo de sinjoro Alkuin.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Mi vidas, sed mi ne kredas", de Daniele Binaghi, el Lasta lekcio en Gotingeno 2010
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Lasta lekcio en Gotingeno elŝutebla en pdf-formato: esperante kaj itale.