Lata Mangeshkar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lata Mangeŝkar)
Lata Mangeshkar
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1929 (1929-09-28)
en Indaur, Indore State,  Brita Hindio
Morto 6-an de februaro 2022 (2022-02-06) (92-jaraĝa)
en Mumbajo
Mortokialo sindromo de plurorgana misfunkcio
Lingvoj hindia
Ŝtataneco Barato
Subskribo Lata Mangeshkar
Familio
Patro Deenanath Mangeshkar
Frat(in)oj Hridaynath Mangeshkar • Usha Mangeshkar • Meena Khadikar • Asha Bhosle
Edz(in)o
Okupo
Okupo kantisto • filmaktoro • filmkomponisto • filmproduktoro
vdr

Lata Mangeshkar (naskiĝis la 28-an de septembro 1929[1] en Indore, Madhja-Pradeŝo, mortis la 6-an de februaro 2022 en Mumbajo)[2] estis barata kantistino kaj kantaŭtoro. Ŝi estis konata kiel "la najtingalo de Barato".

Ŝi kantis en almenaŭ 20 lingvoj, sed ĉefe en la hinda kaj la marata.

Lata Mangeshkar dum periodo de 75 jaroj registris dekojn de miloj da kantoj (la ciferoj varias inter proksimume 30 000 kaj 50 000). Ŝi estas reludigkantisto kaj la muziko estas utiligita en barataj filmoj, kie la kantistoj estas la veraj steluloj.

En 2001 ŝi ricevis la premion Bharat Ratna (Juvelo de Barato), la plej alta civila distingo de Barato[3]. En 2007 Francio donis al ŝi la Légion d'Honneur (Honoran Legion)[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]