Latinigita Populara Alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Latinigita Populara Alfabeto (LPA) estas la plej vaste uzata alfabeto por skribi la miaan lingvon. Ĝi kreiĝis en Laoso inter jaroj 1951 kaj 1953 per tri misiistoj eŭropaj kaj multaj miaaj helpintoj. Multaj aliaj skribaj sistemoj ankaŭ kreiĝis, inkluzive de sistemoj kun la latina alfabeto bazita de pinjino aŭ la Vjetnama alfabeto. Estas ankaŭ Pahajo, unika skriba sistemo kreita per Shong Lue Yang, miaa animema gvidinto Laosa, kiu kredis, ke la skriban sistemon Dio montris.[1]


LFA IFA Ekspliko
c- [c] Simila al "tj" en "advokatjuro;" kun langa korpo kontraŭ palato
ch- [cʰ] Simila al "thj" en "advokatjuro;" kun langa korpo kontraŭ palato kaj kun aspiracio
d- [d] Kiel "d;" sen aspiracio. Nur en blankmiaa.
dh- [dʱ] Kiel "d;" kun aspiracio. Nur en blankmiaa.
f- [f] Same kiel Esperante
g- [ŋ] Kiel naza "n" kelkfoje antaŭ "k" aŭ "g"
h- [h] Same kiel Esperante
hl- [ɬ] Kiel "l" sen voĉo kaj kun samtempa "h;" simila al Kimria "ll"
hm- [m̥] Kiel "m" sen voĉo kaj kun samtempa "h." Nur en blankmiaa.
hn- [n̥] Kiel miaa "hm" aŭ kiel "n" sen voĉo kaj kun samtempa "h." Nur en blankmiaa.
hnl- [m̥ɬ] Kiel miaa "hn" kun sekva miaa "hl." Nur en blankmiaa.
hny- [n̥j] Kiel miaa "hn" kun sekva "j." Nur en blankmiaa.
k- [k] Kiel "k;" sen aspiracio
kh- [kʰ] Kiel "k;" kun aspiracio
l- [l] Same kiel Esperante
m- [m] Same kiel Esperante
n- [n] Same kiel Esperante
nc- [ɲɟ] Simila al "ndj" en "landjardo" aŭ "ntj" en "centjaro;" kun langa korpo kontraŭ palato
nch- [ɲɟʱ] Simila al "ndhj" en "landjardo" aŭ "nthj" en "centjaro;" kun langa korpo kontraŭ palato kaj kun aspiracio
nk- [ŋɡ] Kiel naza "ng" en "angilo;" sen aspiracio
nkh- [ŋɡʱ] Kiel naza "ngh" en "angilo" aŭ naza "nkh" en "ankaŭ;" kun aspiracio
nl- [mˡ] Kiel "ml" en "amletero"
np- [mb] Kiel "mb" en "ambaŭ;" kun aspiracio
nph- [mbʱ] Kiel "mbh" en "ambaŭ" aŭ "mph" en "ampero;" kun aspiracio
npl- [mbˡ] Kiel "mbl" en "emblemo;" sen aspiracio
nplh- [mbɬ] Kiel "mbhl" en "emblemo" aŭ "mphl" en "ampleksa;" kun aspiracio
nq- [ɴɢ] Kiel "ng" en "angilo;" kun langa malfronto apud uvulo (plej malfronte buŝe) kaj sen aspiracio
nqh- [ɴɢʱ] Kiel miaa "nq" aŭ kun aŭ sen voĉo; ĉiam kun aspiracio
nr- [ɳɖ] Simila al "nd" en "ondo" aŭ "nt" en "antaŭ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto
nrh- [ɳɖʱ] Simila al "nd" en "ondo" aŭ "nt" en "antaŭ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto kaj kun aspiracio
nt- [nd] Kiel "nd" en "ondo;" sen aspiracio. Nur en blankmiaa.
nth- [ndʱ] Kiel "ndh" en "ondo" aŭ "nth" en "antaŭ;" kun aspiracio. Nur en blankmiaa.
nts- [ɳɖʐ] Simila al "nĝ" en "mai" aŭ "nĉ" en "ao;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto
ntsh- [ɳɖʐʱ] Simila al "nĝh" en "mai" aŭ "nĉh" en "ao;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto kaj kun aspiracio
ntx- [ndz] Kiel "ndz" en "landzono" aŭ "nc" en "danci;" sen aspiracio
ntxh- [ndzʱ] Kiel "ndhz" en "landzono" aŭ "nc" en "danci;" kun aspiracio
ny- [ɲ] Simila al "nj" en "panjo" aŭ kiel Hispana "ñ"
p- [p] Kiel "p;" sen aspiracio
ph- [pʰ] Kiel "ph;" kun aspiracio
pl- [pˡ] Kiel "pl" en "placo;" sen aspiracio
plh- [pɬ] Kiel "phl" en "placo;" kun aspiracio
q- [q] Simila al "k;" kun langa malfronto apud uvulo (plej malfronte buŝe) kaj sen aspiracio. Kiel Franca "r" sen trilo.
qh- [qʰ] Kiel miaa "q" kun aspiracio
r- [ʈ] Simila al "t" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto; sen aspiracio
rh- [ʈʰ] Miaa "r;" kun aspiracio
s- [ʂ] Kiel "ŝ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto
t- [t] Kiel "t;" sen aspiracio
th- [tʰ] Kiel "th;" kun aspiracio
ts- [ʈʂ] Simila al "ĉ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto
tsh- [ʈʂʰ] Simila al "ĉh;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto kaj kun aspiracio
tx- [ts] Kiel "c;" sen aspiracio
txh- [tsʰ] Kiel "ch;" kun aspiracio
v- [v] Same kiel Esperante
x- [s] Kiel "s"
xy- [sj] Kiel "sj" en "sesjaro"
y- [j] Kiel "j"
z- [ʐ] Simila al "ĵ" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto

Miaa estas tona lingvo uzanta 7 malsamajn tonojn:

Tono Ekzemplo[2] Literumo
Maluvuma /pɔ́/ "pilko" pob
Meza /pɔ/ "lieno" po
Uvuma /pɔ̀/ "dorno" pos
Ekmaluvuma uvumen /pɔ̂/ "ino" poj
Ekmeza maluvumen /pɔ̌/ "ĵeti" pov
Ekuvuma uvumegen /pɔ̰/ "vidi" pom
Ekmeza uvumen /pɔ̤/ "avino" pog

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pahawh Hmong alphabet
  2. Ekzemploj el: Heimbach, Ernest H. White Hmong-English Dictionary [White Meo-English Dictionary]. 2003 ed. Ithaca, NY: Cornell Southeast Asia Program Publications, 1969. Notu, ke multaj el ĉi tiuj vortoj havas multajn signifojn.