Latinitas (periodaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Numero 4/1996, duonoficiala latina kulturperiodaĵo el la Vatikano.

Latinitas estas fakgazeto latinlingva. Ĝi fonditis en 1953 kaj estis eldonata de la Fondaĵo Opus Fundatum Latinitas en Vatikanurbo. Estris la periodaĵon Cletus Pavanetto.

De la jaro 2013 tiun revuon eldonas la Pontificia Academia Latinitatis.

Celo[redakti | redakti fonton]

La periodaĵo celas propagandi la latinan lingvon i.a. kiel eklezian lingvon per multflanka prezentado sur la kampo de literaturo kaj viva uzo ĉiutaga. Gravas la periodaĵo ankaŭ por la kreado kaj aprobo de latinaj esprimoj por modernaj aferoj. Ege kaj longe subtenis tiun ĉi gazeton Karl Egger, oficiala tradukisto papa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Supera Instituto por la Latina Lingvo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]