Papa Akademio de Latina Lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papa Akademio de Latina Lingvo
Pontificia Acadēmīa Latīnitātis
lingvoreguliganto • papa akademio
Komenco 10-a de novembro 2012 vd
Antaŭe Fondaĵo Latinitas vd
Lando(j) Vatikano vd
Sidejo Vatikano
Lingvoj

latina lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Papa Akademio de Latina Lingvo (latine Pontificia Academia Latinitatis[1]) estas akademio de la Roma kurio, kiu fondiĝis la 10-an de novembro 2012 laŭ la povo motu proprio de Benedikto la 16-a Latina lingua ("Latina lingvo") por flegi, propagandi kaj reguligi uzon de la latina lingvo. Ĝi anstataŭis, la en la 30-an de junio 1976 fare de la papo Paŭlo la 6-a kreitan Fondaĵon Latinitas.

La statuto de la Akademio listigas celojn, metodojn kaj detalajn normojn pri agado de la institucio. Ĝi interalie atentigas neprecon utiligi nuntempajn rimedojn de amaskomunikiloj por propagi la latinan lingvon. La Akademio estis subigita al la Papa Konsilio por la Kulturo.

Sub kontrolo de la Akademio estas kreata Parvum verborum novatorum léxicum ("Eta leksikono de novaj vortoj"). En ĝi estas konfirmataj neologismoj, kiujn oni povas uzi en oficiala lingvo de Vatikano kaj Katolika eklezio. La Akademio eldonas trarigardon de siaj laboraĵoj en periodaĵo "Latinitas". En la jaroj 2013-2014 aperis kvin numeroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]