Laura (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laura
filmo
Originala titolo Laura
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 11 okt. 1944
Ĝenro krimfilmo, mistera filmo, filma dramo, flashback film, nigra filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Lucien Ballard, Joseph LaShelle
Reĝisoro(j) Otto Preminger
Produktisto(j) Otto Preminger
Scenaro Jay Dratler • Samuel Hoffenstein • Ring Lardner • Vera Caspary • Elizabeth Reinhardt
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de David Raksin
Rolantoj Gene Tierney • Dana Andrews • Clifton Webb • Vincent Price • Judith Anderson • Aileen Pringle • Dorothy Adams • James Flavin • Kathleen Howard • Lane Chandler • Cara Williams • Grant Mitchell • Bess Flowers • Harold Miller • Cyril Ring • William Forrest • Kay Linaker
Produktinta firmao 20th Century Studios
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Nigrablanka
IMDb
vdr

Laura estas usona filmo de 1944 reĝisorita de Otto Preminger bazita sur samnoma romano de la verkistino Vera Caspary. En la filmo geaktoras Gene Tierney, Dana Andrews kaj Clifton Webb kun Vincent Price kaj Judith Anderson.

La filmo kandidatiĝis al kvin Oskar-premioj, kaj ricevis tiun de la plej bona fotografio blanknigra.[1]

Ĝi formis parton de la 10 Pintoj de AFI en la kategorio de "misteraj filmoj".[2]​ En 1999, la filmo estis konsiderata «kultura, historia kaj estetike grava» fare de la Kongresa Biblioteko de Usono kaj elektita por sia konservado en la National Film Registry.[3]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Novjorka policano Mark McPherson (Dana Andrews) esploras la murdon de Laura Hunt (Gene Tierney), bela kaj sukcesa estrino de reklamado murdita per pafo al vizaĝo, ĝuste ĉe la enirejo al sia hejmo. Li pridemandas Waldo Lydecker (Clifton Webb), ĵurnalisto kaj amiko, la fianĉon Shelby Carpenter (Vincent Price), amanto pro interesoj de Ann Treadwell (Judith Anderson), la riĉan onklinon de Laura, kaj Bessie Clary (Dorothy Adams), ŝia servistino. Pere de la atestoj de ŝiaj amikoj kaj de la legado de ŝiaj leteroj kaj taglibro, McPherson ekobsedas pri Laura.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj kaj geaktoroj[redakti | redakti fonton]

  • Gene Tierney kiel Laura Hunt
  • Dana Andrews kiel Mark McPherson
  • Clifton Webb kiel Waldo Lydecker
  • Vincent Price kiel Shelby Carpenter
  • Judith Anderson kiel Ann Treadwell

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «The 17th Academy Awards (1945) Nominees and Winners» (en angla). oscars.org. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  2. «AFI: 10 Top 10» (en angla). Konsultita la 22an de februaro 2017.
  3. «Librarian of Congress Names 25 More Films to National Film Registry» (en angla). Library of Congress. 16a de novembro 1999. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2008. Konsultita la 22an de julio 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Laura (película) en la hispana Vikipedio.