Lawrence A. Molnar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malkovritaj asteroidoj : 73 , el kiuj :
129099 Spoelhof 12-a de marto 2004
134244 De Young 6-a de januaro 2006
145475 Rehoboth 12-a de oktobro 2005
155083 Banneker 30-a de septembro 2005
228110 Eudorus 7-a de oktobro 2008

Lawrence A. MOLNAR (naskiĝinta en 1959 en Bufalo, Nov-Jorkio) estas usona astronomo.

En 1980, li ricevis licencion pri astronomio de la Universitato de Miĉigano sekvita de magistron de arto kaj Ph.D. de la Universitato Harvard en 1980 kaj 1985. Post esti laborinta ĉe la Centro Harvard-Smithsonian por Astrofiziko, li fariĝis profesoro helpanto ĉe la Universitato de Iovao. De 1998, li estas profesoro ĉe la Kolegio Calvin.

En 2017, li asertis esti antaǔkalkulinta la eksplodon de la duopa stelo KIC 9832227[1] por 2022.

Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de 73 asteroidoj inter 2004 kaj 2011.[2]

La asteroido 8245 Molnar estis nomita en lia honoro.[3].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lawrence A. Molnar en la franca Vikipedio.