Layana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Layana
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50679
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 96  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 1° 15′ U (mapo)42.2968092-1.2449982Koordinatoj: 42° 18′ N, 1° 15′ U (mapo) [+]
Alto 486 m [+]
Areo 3,691314 km² (36 9.1 314 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Layana (Provinco Zaragozo)
Layana (Provinco Zaragozo)
DEC
Layana
Layana
Situo de Layana
Layana (Hispanio)
Layana (Hispanio)
DEC
Layana
Layana
Situo de Layana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Layana [+]
vdr

Layana [laĜAna] estas municipo de Hispanio, en la centrokcidento de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia malgranda (3,7 km²) municipa teritorio estas en la centrokcidento de la komarko Cinco Villas, tiel ke ĝi estas praktike ĉirkaŭita de la teritorio de Uncastillo, kvankam same limas iomete sudokcidente kun Sádaba. Trapasas ĝin la rivero Riguel, alfluanto de la rivero Arba de Luesia, unu de la du brakoj de la rivero Arba.

La loĝloko Layana (486 msm) estas je 102 km de Zaragozo. Ĝi estas komunikata per ŝoseo A-1202 kun Uncastillo nordoriente kaj kun Sádaba sudokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de romianoj, kiel atestas la restaĵoj de la urbo en la arkeologia kuŝejo Los Bañales. Poste ĝi estis dum kelkaj jarcentoj loĝata de araboj kaj kristanoj rekonkeris la areon en la 10-a jarcento. Ekde tiam ĝi dependis de pli grava urbo Uncastillo. Nur komence de la 20-a jarcento ĝi sendependiĝis kiel municipo.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Layana: oni malaltiĝis el 479 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 96 loĝantoj; do, oni perdis pli ol tri kvaronojn de la loĝantaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al kultura kaj rura turismo. Pro relativa proksimeco al la komarka ĉefurbo, Ejea de los Caballeros, parto de la laboristaro estas dungata tie.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Layana inter 1842 kaj 2022:[1]

Loĝantara evoluo
18421877188718971900191019201930194019501960197019811991200120082022
14735831531134340544647946842838533223019213711496

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Preĝejo kun tritrua sonorilmuro.
  • Mezepoka trietaĝa gotika turo en la centro de la loĝloko 20 metrojn alta. Nune interpretejo "DE AGRI CULTURA",[2]​ pri la rura vivo en romia epoko en la medio de la romia urbo kiu iam okupis la kuŝejon Los Bañales (en la municipa teritorio de Uncastillo).[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]