Lazare Hoche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lazare Hoche


Naskiĝo 24-an de junio 1768 (1768-06-24)
en Versailles
Morto 19-an de septembro 1797 (1797-09-19) (29-jaraĝa)
en Veclaro
Soldata kariero
Persona informo
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo oficiromilitisto • milita komandisto
vdr
HOCHE

Louis Lazare Hoche [lwi la.zaʁ ɔʃ] (naskiĝis la  24-an de junio 1768(nun 1768-06-24) en Versailles, mortis la 19-an de septembro 1797 en Veclaro) estis franca soldato kiu deĵoris dum la francaj revoluciaj militoj kaj ekstaris por fariĝi generalo de la Franca Revolucia Armeo. Li gajnis venkon super rojalistaj fortoj en Bretonio. Lia familia nomo estas unu el la nomoj gravuritaj sub la Triumfa Arko de Parizo, sur Kolumno 3. Richard Holmes diris ke li estis "rapidpensa, severa, kaj senkompata ... generalo de reala talento kies frua morto estis perdo por Francio."[1] Fama deklaro de generalo Hoche: "Facta, non verba" ("Faroj, ne vortoj")[2]

25-jaraĝa, li komandis la armeon de Mozelo danke al kiu li forpuŝis Aŭstrojn en Wœrth, liberigis Landau kaj Alzacon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard Holmes, ed. The Oxford companion to military history (2001) p 411.
  2. D.J.A. Westerhuis (1957) Prisma Latijns Citatenboek

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]