Lazy (Lázně Kynžvart)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lazy
Lazy
germane Perlsberg
vilaĝo
Horní Lazy
Oficiala nomo: Lazy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Lázně Kynžvart
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkova arbaro
Domoj 23
Situo Lazy
 - alteco 800 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 05″ N 12° 38′ 06″ O / 50.05139 °N, 12.63500 °O / 50.05139; 12.63500 (mapo)
Katastro 4,2 km² (420 ha) Lazy
Loĝantaro 16 (2021)
Denseco 3,81 loĝ./km²
Unua skribmencio 1336
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 354 91
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lazy (Slavkovský les)
Portalo pri Ĉeĥio

Lazy (germane Perlsberg) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Lázně Kynžvart, troviĝanta en distrikto Cheb. Lazy situas sur montodorso de Slavkova arbaro en supermara alteco 800 metroj. Memstara municipo ĝi fariĝis en la jaro 1850, la ĉeĥan nomon, esprimanta la situon sur deklivo, ĝi ricevis en la jaro 1948. Estas ĉi tie registritaj 23 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 16 loĝantoj.

Sudokcidente de la domaro situas Lesný, la plej alta monto de la montaro.

Lazy estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,2 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1336.

Post fino de la dua mondmilito okazis ellandigo de la germana loĝantaro. Pereon de la municipo signifis ties enmembrigo al armea ekzercejo en spaco de Slavkova arbaro. Jam en la paso de la jaro 1946 okazis transprenado de katastroj de municipoj enmembrigitaj en la soldatan spacon. Civiluloj inkluzive de novaj ĉeĥaj enloĝintoj devis forlasi la rilatan regionon. La katastroj estis transprenataj inkluzive de konstruaĵoj, arbaroj kaj akvaja fluantoj. Eĉ kiam la soldata spaco estiĝis jam en la jaro 1946, leĝo reguliganta establojn de armeaj spacoj estis aprobita nur en la jaro 1949.

El la devena konstruareo restis konservitaj nur kelke da domoj en Horní Lazy, Dolní Lazy pereis tute. Rememorigas ĝin nur restaĵoj de malnovaj muelejoj aŭ forĝejoj kaj malgranda niĉa kapeleto, rekonstruita en la jaro 1999.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 283
18801 236
18901 078
1900962
1910948
1921864
JaroLoĝantoj
1930885
1950459
196154
197039
198032
199115
JaroLoĝantoj
200122
201117
202116

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]