Lazy (Lázně Kynžvart)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lazy |
Lazy | |
germane Perlsberg | |
vilaĝo | |
Horní Lazy
| |
Oficiala nomo: Lazy | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Lázně Kynžvart |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Slavkova arbaro |
Domoj | 23 |
Situo | Lazy |
- alteco | 800 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 03′ 05″ N 12° 38′ 06″ O / 50.05139 °N, 12.63500 °O (mapo) |
Katastro | 4,2 km² (420 ha) Lazy |
Loĝantaro | 16 (2021) |
Denseco | 3,81 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1336 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 354 91 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Lazy (Slavkovský les) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Lazy (germane Perlsberg) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Lázně Kynžvart, troviĝanta en distrikto Cheb. Lazy situas sur montodorso de Slavkova arbaro en supermara alteco 800 metroj. Memstara municipo ĝi fariĝis en la jaro 1850, la ĉeĥan nomon, esprimanta la situon sur deklivo, ĝi ricevis en la jaro 1948. Estas ĉi tie registritaj 23 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 16 loĝantoj.
Sudokcidente de la domaro situas Lesný, la plej alta monto de la montaro.
Lazy estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,2 km².
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1336.
Post fino de la dua mondmilito okazis ellandigo de la germana loĝantaro. Pereon de la municipo signifis ties enmembrigo al armea ekzercejo en spaco de Slavkova arbaro. Jam en la paso de la jaro 1946 okazis transprenado de katastroj de municipoj enmembrigitaj en la soldatan spacon. Civiluloj inkluzive de novaj ĉeĥaj enloĝintoj devis forlasi la rilatan regionon. La katastroj estis transprenataj inkluzive de konstruaĵoj, arbaroj kaj akvaja fluantoj. Eĉ kiam la soldata spaco estiĝis jam en la jaro 1946, leĝo reguliganta establojn de armeaj spacoj estis aprobita nur en la jaro 1949.
El la devena konstruareo restis konservitaj nur kelke da domoj en Horní Lazy, Dolní Lazy pereis tute. Rememorigas ĝin nur restaĵoj de malnovaj muelejoj aŭ forĝejoj kaj malgranda niĉa kapeleto, rekonstruita en la jaro 1999.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 283 |
1880 | 1 236 |
1890 | 1 078 |
1900 | 962 |
1910 | 948 |
1921 | 864 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 885 |
1950 | 459 |
1961 | 54 |
1970 | 39 |
1980 | 32 |
1991 | 15 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 22 |
2011 | 17 |
2021 | 16 |
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
-
Horní Lazy
-
Paŝtista fago en Horní Lazy
-
Monto Lesný, vido el Horní Lazy
-
Rekonstruita kapeleto
Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]
|